Cindrojn miajn vento forblovos
En la funebra horo
Oni min priploras
Amuzajn momentojn
Rekrei klopodas
Sed estas tute vane
Ĉar la tristeco tro fortas
Cindrojn miajn vento forblovos
Tombon grizan sekaj folioj kovros
Kaj terura silento esprimopova
Postrestos kiel la sekvo de iama ekzisto
Memori aŭ eble forgesi
La dua venos iam nature
Ploru hodiaŭ
Silentu morgaŭ
Ne plu pensu
Al mi estas egale